1. naturo
Naturo abomenas malplenon.
En naturo ĉiu vivanta estaĵo luktas, kuras, manĝas, atakas aŭ fuĝas por pluvivi.
Eble ne estas laŭ via naturo, sed vi povus almenaŭ provi iom ĝentili.
La morto estas la abomeninda fakto, kiun la naturo devas kaŝi, kaj ĝi bonege kaŝas ĝin.
Tiu cervospeco tiel nekapteblas, ke nur du individuoj iam fotiĝis en la naturo.
Malveras, ke egaleco estus naturleĝo. La naturo faris nenion tian, ĝia superrega leĝo estas subigo kaj dependigo.
Jen granda misformiĝo en la naturo: enamiĝinta maljunulo.
Miaj antaŭuloj estis farintaj siajn demandojn pri naturo per vera scivolo kaj atendis ŝian respondon.
Neniu ricevis de la naturo la rajton estri aliajn. La libero estas ĉiela donaco.
Socia ordo ne venas de la naturo. Ĝi baziĝas sur konvencioj.
En nia regiono la naturo printempe floras, somere maturas, aŭtune fruktdonas kaj vintre ripozas.
Neniam la naturo trompas nin; ĉiam estas ni, kiuj trompas nin.
Ju pli nia artefarita medio estas konforma al la naturo kaj ĝuas bonajn interrilatojn kun ĝi, des pli restema, agrabla kaj sanfavora ĝi estas.
Ĉu la naturo obeas la naturajn leĝojn, aŭ ĉu ne pli verŝajnas, ke la naturaj leĝoj obeas la naturon?
La dek du bestoj de la ĉina zodiako venas el dek unu bestospecoj, kiuj ekzistas en la naturo, nome rato, bovo, tigro, kuniklo, serpento, ĉevalo, simio, koko, hundo kaj porko, kaj ankaŭ laŭlegenda drako; ili estas uzataj kiel kalendaro.